Urba portreto
Medicintekniko kaj entreprenoj de alta teknologio
Lubeko evoluis al la gvidanta centro de medicintekniko kaj medicinkomputiko en Nord-Germanio. Kun preskaŭ 50 entreprenoj, inter kiuj internacie renomitaj kiel Dräger kaj ESKA Implants, kun 3500 dungitoj kaj vendosumo de ĉ. 500 milionoj da eŭroj, tiu fako estas unu el la ĉefaj en la ekonomia strukturo de la hansa urbo. Per kooperado kun la Universitato de Lubeko, la Universitata kliniko kaj la analogaj studfakoj je la Fakaltlernejo de Lubeko, la entreprenoj haviĝas instigojn por la realigo de novaj produktoj.
Hodiaŭ Lubeko disponas kvar efikajn altlernejojn, kiuj parte apartenas al la eŭropa elito, kaj diversajn esplorejojn, kiel la Akademio de aŭdaparata akustiko aŭ la Medicina lasercentro. Cetere la interdiscipline koncipita studfako komputika vivoscienco kaj la studfako medicina tekniko, estigita kune de la universitato kaj la fakaltlernejo, montras la signifon, kiun havas la temo vivoscienco por Lubeko.

reen