Urba portreto
Haveno kaj ŝiptrafiko
Lubeko estis la Reĝino de la Hanso dum kvin jarcentoj kaj malcedis ankaŭ poste sian funkcion kiel pordego al la Balta maro. De ĉi tie eliras la maraj vojoj al Svedio, Danio, Finnlando, la Baltaj ŝtatoj kaj Rusio. Kun ĉ. 30 milionoj da tunoj de bonotransŝarĝo ĉiujare (statistiko de 2006), Lubeko estas la plej granda baltmara haveno de Germanio kaj, post Antverpeno, la dua plej granda haveno de transŝarĝo por papero kaj celulozo en Eŭropo. La pli ol 150 entreprenoj de transporto kaj logistiko, kiuj transŝarĝas ĉiujare pli ol 30 milionoj da tunoj de bonoj en la havenoj de Lubeko, donas freŝan instigon al la ekonomiejo Lubeko.



reen