Urba portreto
Ekonomia ekmarŝo
La ekonomia strukturo de Lubeko distingiĝas per kontinua sinadaptiĝo. La tradicia produktadejo evoluis al bazo de estontecaj industrioj, centro de komerco, servoj, instruo kaj esploro. Lubeko konscie evoluigas tiun novan profilon, kun forta emfazo de la serva kaj la distribua sektoroj.
Tutmonde renomitaj firmaoj havas siajn ĉefseĝojn en Lubeko. Inter tiuj la fabrikanto de medicin- kaj sekurecotekniko Dräger, la marcipanfabrikisto I.G. Niederegger, la ŝipveturigisto Oldendorff kaj la bioteknologia entrepreno G.C. Hahn & Co., monda unuarangulo je nutraĵaj stabiligantoj.

reen