Metanavigation / Stadtporträt epo
Datum
Sonntag, 23.11.2014
Temperatur
7°C

Schnellnavigation / Service

Schnellsuche

Directly book hotel / holiday home:

Accomodation

Logo Lübeck Travemünde Marketing

Anzeige

Weitere Informationen zu Lübeck
Lübecker Wappen

Lübecks
Geschichte

Das Lübecker
Wappen

UNESCO
Weltkulturerbe

 

Weitere Informationen

Service

Urba portreto

Rotspon kaj marcipano

Kiu pensas al Lubeko, pensas preskaŭ ĉiam ankaŭ al marcipano. Nu, pravas la germana parolturno, ke «la amo trairas la stomakon».

Sed la reputacio de Lubeko kiel «marcipanurbo» datumas nur de post la jaro 1800. Hodiaŭ neniu scias, ĉu estis unu tre lerta kaj imagema konditoro aŭ konkurso de la tiutempe tre konataj lubekaj konditorejoj, kiu antaŭenigis la lubekan marcipanfaradon ĝis al ĝia nuna apogeo. Hodiaŭ pluraj firmaoj eksportas la frandaĵon en la tutan mondon sub la nomo «lubeka marcipano», kio kondiĉas, ke ĝi fariĝis surloke en Lubeko kaj plenumas precipe striktajn kvalitpostulojn.

En Lubeko oni surtabligas tiun noblan marcipanon kune kun glaseto de Rotspon, laŭdata bordozvino prilaborita en Lubeko, kiu havas la reputacion esti pli bongusta ol la originalo enboteligita en Francio. Sendispute, ambaŭ, t.e. marcipano kaj Rotspon, perfekte harmonias.

Select date of arrival