Urba portreto
Fiera pri sia historio
Fondita en la jaro 1143 de Adolfo de Schauenburg, revivita de Henriko la Leono en la jaro 1157, Lubeko deklariĝis jam en la jaro 1226 rekte regnosubmetiteca urbo fare de la imperiestro Frideriko la 2-a. Lubeko potenciĝis kaj riĉiĝis kiel centro de la mezepoka urbohanso, kiu superregis la baltmaran kaj nordmaran komercon. Tiutempe Lubeko estis la dua plej granda urbo de Germanio, post Kolonjo.
Kiel libera urbo en la regno Lubeko restis aŭtonoma kaj sendependa ĝis la jaro 1937. La 2-a mondmilito grave vundigis ĝin. Sed la proverba hansana civitana spirito ebligis reestigon de la famaj sep oraj turoj, multnombraj burĝodomoj, trairejoj, kortoj kaj monaĥejoj.

reen