Urba portreto
Urbo de nobelpremiitoj

Lubeko fieras pri siaj tri nobelpremiitoj: Thomas Mann (1875-1955 / nobelpremio pri literaturo 1929), Willy Brandt (1913-1992 / nobelpremio pri paco 1971) kaj Günter Grass (nask. 1927 en Gdansko, nobelpremio pri literaturo 1999). Ĉiuj tri konsideras la hansan urbon sia patrio. La verkisto Thomas Mann naskiĝis ĉi tie kaj vivis ĝis en sia 18-a vivojaro en la urbo ĉe la Trave. Ankaŭ la lubeke naskita politikisto Willy Brandt travivis siajn formantajn junuljarojn en la hansa urbo, dum la verkisto Günter Grass ekloĝis Lubekon kiel 68-jarulo ankaŭ por esti «proksima» al Thomas Mann kaj Willy Brandt, kiel li iam diris.

Lubeko tre priatentas ĉiujn tri nobelpremiitojn: La literatura muzeo «Buddenbrookhaus» en la Mengstraße 4 estas altirejo por Mann-ekspertoj kaj Mann-emuloj el la tuta mondo. Tie oni honoras ankaŭ la verkojn de Heinrich Mann kaj de la verkisto Erich Mühsam. La Günter-Grass-domo en la Glockengießerstraße 21, kie troviĝas la laborejo de la verkisto, estas koncipita kiel ekspoziciejo kaj esplorejo, same kiel la Willy-Brandt-domo, kies pordoj malfermos je la fino de la jaro 2007 en la Königstraße 21.

reen