Urba portreto
Internaciaj kontaktoj kaj intensaj rilatoj
Kiel grandurbo situanta je la limo de Germanio kaj kiel pordego al la Balta maro, Lubeko flegis kaj flegas intensajn internaciajn rilatojn. Lubeko estas ĝemeligita kun kvin partnerurboj: kun La Rochelle je la franca Atlantikobordo, kun la finnlanda Kotka, la litova havenurbo Klaipėda, Visby/Gotlando kaj la najbara urbo Wismar. Intensajn kontaktojn flegas Lubeko cetere kun pli ol 100 urboj, kiuj unuiĝis en la Hanso refondita en la jaro 1983. Ĝi estas ankaŭ membro de la Union of the Baltic Cities (UBC), retaĵo de ĉ. 100 baltmaraj urboj.
Lubeko havas intensajn rilatojn al la ligitaj per amikeca traktato urboj Kaŭasaki/Japanio, Venecio/Italio kaj Shaoxing/Ĉinio. Regulaj interurbaj kontaktoj ekzistas krome kun Antverpeno, Bamberg, Bergeno, Coventry, Gdansko, Gotenburgo, Helsinko, Ibaraki/Osako, Kaliningrado, Kalmar, Malmö, Oldenzaal, Ratisbono, Sankt-Peterburgo, Słubice, Stokholmo, Szczecin, Talino, Trelleborg, Zutphen kaj Zwolle.


reen