Urba portreto
La Travemünde-a semajno ĉefatrakcio dum Julio
La Travemünde-a semajno estas la dua plej granda veladsporta aranĝo en la mondo kaj allogas en ĉiu jaro ĉ. 300 velistojn en 800 boatoj je la startejo en la Lubeka golfo. La surbaltmara sportevento flankiĝas de popola festo surlande, dum kiu centmiloj svarmadas Travemünde-n, «la plej belan filinon de Lubeko».
Unuafoje la mondkonata veladosemajno aranĝiĝis jam en la jaro 1889. Multnombraj prominencoj partoprenis plurfoje ankaŭ la germana imperiestro kun la jaĥtoj «Meteor» kaj «Hohenzollern».
Hodiaŭ plej gravas la ĉampionadoj en alternantaj boatoklasoj: multaj mondaj, eŭropaj kaj germanaj ĉampionoj gajnas siajn titolojn ĉi tie.

reen