Dienstag, 16.03.2010 1°C

Schnellsuche

Hotel direkt buchen

Your travel dates
hotel.de

Anzeige

Anzeige

Energiespar-Ratgeber

Anzeige

Lübecker Wappen

Lübecks
Geschichte

Das Lübecker
Wappen

UNESCO
Weltkulturerbe

Externe Links

Weitere Informationen

Service

Urba portreto

La «plej bela filino» de Lubeko: la Baltmara kuracbanejo Travemünde

La mondfama Baltmara kuracbanejo Travemünde apartenas al Lubeko ekde 1329 kaj estas unu el la urbokvartaloj de la hansa urbo ekde 1913. Ĉi tie troviĝas unu el la arkitekture plej impresaj ĉebordaj promenejoj de la germana marbordo kun vasta sabloplaĝo en la protektite situanta Lubeka golfo, vera velado- kaj banoparadizo.

La Kazino de Travemünde je la eleganta Kaiserallee kun ĝia baneja arkitekturo de la komenco de la 20-a jarcento estas unu el la plej tradiciaj en Germanio. En la haveno de Travemünde, ĉirkaŭata de centoj da veljaĥtoj, estas ĉe la ankro la kvarmastrulo «Passat», muzea ŝipo kaj ekkona simbolo.

Ankaŭ dum tiaj monatoj, kiam oni ne veladas kaj la akvo estas tro malvarma por banado, Travemünde ofertas multon: la Brodten-an bordon, impresan, parte ĝis 20 metrojn altan krutbordon de ĉ. kvar kilometroj da longo, kaj la malantaŭe situantan golfludejon, kiu apartenas al la plej malnovaj de Germanio.

Select date of arrival
Select date of departure