Urba portreto
Nordiaj filmtagoj de Lubeko
Ĉiufoje en la unua novembrosemajno oni okazigas en Lubeko la Nordiajn filmtagojn filmfestivalon specialigitan pri prezentado de filmoj el la nordo kaj la nordoriento de Eŭropo.
Tiukadre prezentiĝas ĉiujare aktualaj ludfilmoj, dokumentaj filmoj kaj kurtfilmoj el Danio, Estonio, Finnlando, Islando, Latvio, Litovio, Norvegio kaj Svedio. Krome ekzistas ampleksa porinfana kaj porjunula programo kaj retrospektivo dediĉita al gravaj epokoj, certaj ĝenroj aŭ elstaruloj de filmhistorio. En la Filmforumo de Ŝlesvigo-Holstinio videblas la plej novaj produktaĵoj el la plej norda federacia ŝtato. La premioj disdoniĝas dum festaranĝo.

Multaj el la reĝisoroj, kiuj prezentis siajn debutaĵojn en Lubeko, mondfamiĝis intertempe kiel Bille August, Lasse Hallström, Aki Kaurismäki kaj Fríðrik Þór Fríðriksson. La honora prezidanto estas Liv Ullmann.

reen