Urba portreto
La futuro de Lubeko: novaj kvartaloj
En la sudo de Lubeko estas kreskanta sur 230 hektaroj, proksimege al la universitato kaj la fakaltlernejo, komplete nova altlerneja kvartalo, kiu estas koncipita kunigi laboradon, esploradon, habitadon kaj vivadon.
La kerno de la «Vision Village» estas la «InnovationCampus Lübeck», kiu disponebligas sur ok hektaroj sufiĉe da spaco por intensigita transfero de scioj kaj teknologio inter la entreprena kaj la universitata mondo en la fako vivoscienco. La intenco estas draste plimallongigi la ciklon de ideoj al merkatotaŭgaj produktoj. Por tio oni celitmaniere transigos spinofojn en novmaturiĝajn firmaojn kaj teknologientreprenojn.

reen